La 17-an de majo en la urbo Xiamen de la provinco Fujian
inaŭguriĝis konferenco de la Markola Forumo. Ĝin ĉeestis pli ol
1700 reprezentantoj el ekonomia, kultura, religia kaj aliaj rondoj
de la du bordoj de la markolo Taiwan.
Komisiite de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Jia Qinglin, membro de
la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, esprimis varman
gratulon al la 1-a Markola Forumo nome de la Centra Komitato de
la Komunista Partio de Ĉinio.
Li diris: "Ankoraŭ multaj taiwan-aj samlandanoj
neniam venis al la ĉeftero de Ĉinio; ni varme bonvenigas ilin kaj
ankaŭ membrojn de la Demokrati-Progresa Partio ofte al la ĉeftero
por vizito kaj interŝanĝo."
|