Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sukcesis unua provflugo de Aerbuso A320 muntita en Ĉinio

La 18-an de majo post 4-hora flugado Aerbuso A320 muntita en Ĉinio stabile surteriĝis sur la dua kurejo de la Internacia Binhai-Flughaveno en Tianjin. Tio estis la unua provflugo de la Aerbuso A320 muntita ekster Eǔropo.

Jean Luc Charles, ĝenerala administranto de la Limigita Kompanio de Fina Muntoĉeno de Aerbuso A320 (Tianjin), diris: "Post la unua provflugo ni havas memfidon liveri la unuan aviadilon al la mendinto antaǔ la fino de junio. La kvalito de niaj aviadiloj estos same bona kiel tiuj muntitaj en Eǔropo, eĉ pli bona en iuj partoj."

Limigita Kompanio Draka Aviad-frajto aĉetis la aerbuson, kaj transfrajtos ĝin al la Sichuan-a Flugkompanio, kiu ekservos en la fino de junio laǔplane.