La 18-a de majo estas Internacia Muzeo-Tago. Tiutage
la Ĉina Ŝtata Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj anoncis, ke ĉi-jare
Ĉinio senpage malfermos plue pli ol 300 muzeojn al la publiko. Tio
signifas, ke duono de pli ol 2400 ĉinaj diversaj muzeoj estos senpage
malfermita al la publiko.
De aprilo de la lasta jaro Ĉinio senpage malfermas al
la publiko parton de siaj muzeoj, kaj nun en la tuta lando estas
1007 muzeoj senpage malfermitaj. Laŭ statistiko en la jaro 2008
tiuj ĉi muzeoj altiris al si 150 milionojn da vizitantoj.
|