Posttagmeze de la 19-a de majo, en la Popola Halo,
Pekino, ĉina prezidanto Hu Jintao faris interparolon kun brazila
prezidento Luiz Inacio Lula da Silva, kiu vizitas Ĉinion. La du
ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn kaj atingis vastajn komunajn
konojn pri plifortigo de ĉina-brazilaj strategiaj partneraj rilatoj
kaj komune atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj, kaj kune
deklaris komencon de ellaboro de la komuna agadplano de la du registaroj.
Post la interparolo la du ŝtatestroj subskribis komunan
komunikaĵon kaj ĉeestis ceremonion por subskribi aliajn kunlaborajn
dokumentojn.
|