Posttagmeze de la 18-a de majo laŭ la loka tempo, Wu
Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio, atingis Milanon kaj komencis sian oficialan kaj
amikan viziton al Italio.
Wu Bangguo diris en la aerodromo, ke li esperas per
intervidiĝo kaj interparolo atingi novan komunan konon kun italaj
gvidantoj, per vasta kontakto kun personoj el diversaj rondoj pliigi
reciprokan komprenon, kune antaŭenpuŝi praktikeman kunlaboron de
la du landoj en diversaj kampoj kaj altigi ĉiuflanke la ĉina-italajn
strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn al nova nivelo.
|