La 20-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao flugis
de Pekino al Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio, por ĉeesti la 11-an intervidiĝon
de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Tio estis la sesa ĉeesto
de Wen Jiabao en la plej altranga politika interkonsiliĝo inter
Ĉinio kaj EU post lia ĉefministriĝo.
Dum la intervidiĝo la duflankaj gvidantoj profunde
interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj komune atentataj
internaciaj kaj regionaj problemoj. Krome la du flankoj subskribis
serion da gravaj kunlaboraj dokumentoj.
Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eskteraj
Aferoj, diris, ke en la nuna situacio plifortigi kunlaboron inter
Ĉinio kaj EU kaj kune trakti la internacian financan krizon kaj
klimatan ŝanĝiĝon havas gravan signifon, kaj tio utilos al paco
kaj daǔrigebla disvolviĝo de la mondo. Ĉinio kredas, ke la intervidiĝo
utilos al reciproka fido inter Ĉinio kaj EU, profundigo al reciprokutila
kunlaboro kaj progreso de iliaj rilatoj.
|