Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

24 alilandaj turistoj en Tibeto dankis la ĉinan registaron


La 20-an de majo koncerna institucio de Tibeto sciigis senigi 24 alilandajn turistojn je medicina observado. La turistoj estis ege emociitaj, kaj esprimis komprenemon al la kvaranteno kaj dankon al la koncernaj registaraj departementoj kaj hotelaj servistoj pro ilia zorgema flegado.

La 19-an de majo la Ĉina Ministerio pri Sano anoncis, ke itala turistino estis suspektata kiel infektito de la gripo A/H1N1, pro tio, Tibeto faris medicinan observadon al la aliaj 23 turistoj vojaĝantaj kun ŝi.

La 20-an de majo oni elstrekis la kazon kaj diagnozis, ke ŝi suferas de la sezona gripo.