La 20-24-an de majo en la Ĉina Internacia Ekspozicia
Centro okazas la 12-a Pekina Internacia Altteknologia Ekspozicio
kun la temo “teknologia kreivo gvidas disvolviĝon”.
La ekspozicio montras gravajn scienc-teknologiajn fruktojn
post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, kaj progresintajn teknologiojn
en energi-ŝparo kaj ellasaĵ-redukto, elektronika informado kaj moderna
telekomunikado, bio-inĝenierado kaj medikamentoj, mediprotekto,
uzado de renovigebla resurso kaj moderna inĝenierado, scienc-teknikajn
atingojn de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj tiujn de scienc-teknologiaj
zonoj, ekonomiaj disvolv-zonoj, institucioj de sciencaj esploroj,
altlernejoj.
|