La 21-an de majo en Pekino Guo Jinlong, pekina urbestro,
intervidiĝis kun Chen Chu, estro de la urbo Kaohsiung, Taiwan, kaj
ĉiuj membroj de la delegacio de la urbo Kaohsiung.
Guo Jinlong konigis al la gastoj disvolviĝon de la
ekonomio, turismo, ekologia konstruado de Pekino kaj sperton pri
okazigo de la Pekinaj Olimpikoj. Chen Chu prezentis la urb-konstruadon
de Kaohsiung kaj la preparan laboron de la Monda Sportkunveno en
Kaohsiung, kaj invitis pekinanojn turismi en Taiwan kaj Kaohsiung.
La du flankoj ankaǔ interŝanĝis opiniojn pri propraj turismaj resursoj,
urb-konstruado kaj ekonomia kunlaboro.
|