La 23-an de majo Lu Yanchang, vicprezidanto de la Ĉina
Asocio por Scienco kaj Teknologio, diris en la Kvina Altnivela Forumo
de Strategio pri Energio-resursoj, ke la totala kapacito de ventogeneratoraroj
de Ĉinio superis 12 milionojn da kilovattoj, kaj okupas la kvaran
lokon en la mondo je vento-elektra produktado, post Usono, Francio
kaj Hispanio.
En la lastaj jaroj Ĉinio aktive disvolvas renovigeblajn
fuelojn kaj la vento-elektra produkto rapide progresas. Fine de
2008 estis starigitaj en Ĉinio pli ol dek mil ventogeneratoraroj
kaj pli ol 200 vento-elektraj centraloj, la totala kapacito de ventogeneratoraroj
superis 12 milionojn da kilovattoj, kaj la elektroprodukta kvanto
atingis 12.8 miliardojn da kWh.
En
la venontaj kvin jaroj Ĉinio konstruos kelkajn grandegajn ventenergiajn
vorkojn en ĉemaraj regionoj kaj nordokcidentaj regionoj. En 2020
la totala kapacito de ventogeneratoraroj atingos 80-1000 milionojn
da kilovattoj.
Ĉinio riĉas je vento-energio. Laŭ la unuapaŝa esploro
la surtera vento-energio estas 253 milionoj da kilovattoj kaj la
ĉemaraj 750 milionoj da kilovattoj.
|