Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina speciala sendito pri problemo de Mez-Oriento intervidiĝis kun israela prezidento

La 14-an de januaro Sun Bigan, speciala sendito de Ĉinio vizitanta la Mez-Orienton, intervidiĝis kun israela prezidento Shimon Peres en Jerusalemo. Ili interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Gaza.

Sun eksplikis kvin opiniojn de la ĉina registaro pri la nuna situacio de la Mez-Oriento. Li emfazis, ke la plej urĝa afero estas realigi armisticon, malstreĉi humanisman krizon en Gaza kaj ne plu vundigi senkulpulojn, kaj poste la du flankoj serĉos efikajn rimedojn por realigi longtempan armisticon, starigi kontrolan sistemon kaj fari humanisman helpon surbaze de la armistico. Israelo kaj Palestino devas solvi la problemon pri sendependeco de Palestino kaj realigi pacan kunekziston per politika traktado. La internacia socio devas akceli pacan procezon de Mez-Oriento.

Peres diris, ke Israelo ĝojas pro la penado de Ĉinio cele malstreĉi la nunan situacion de la Mez-Oriento, alte taksas la sintenon de Ĉinio kaj deziros teni intiman komunikon kun ĝi.