Responde al demando elmetita de raportisto pri forpaso
de Roh Moo-Hyun, eksprezidento de la Korea Respubliko, Ma Zhaoxu,
proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris la
24-an de majo, ke la ĉinaj registaro kaj popolo esprimas bedaŭron
kaj kondolencon pri lia forpaso kaj ankaŭ profundan konsolon al
liaj familianoj.
Ma Zhaoxu diris ankaŭ, ke la ĉinaj registaro kaj popolo
ne forgesos liajn pozitivan klopodon kaj gravan kontribuon por la
dulandaj interrilatoj.
|