Matene de la 25-a de majo la delegacio de la ĉina partio
Kuomintango, gvidata de ĝia prezidanto Wu Poh-hsiung, flugis al
Pekino kaj komencis sian 8-tagan viziton al la ĉeftero. Wang Yi,
direktoro de la Oficejo pri la Taiwan-aj Aferoj de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio, bonvenigis ĝin en la flughaveno.
Invitite de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra
Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Wu Poh-hsiung flugis al
la ĉeftero por vizito. Kun li intervidiĝos respektive Hu Jintao
kaj Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li kaj lia delegacio vizitos
ankaǔ Chongqing, Hangzhou kaj Nankinon. Matene de la 1-a de junio
la delegacio ĉeestos en Nankino la ceremonion memore al la 80-a
datreveno de entombigo de d-ro Sun Yat-sen, kaj reflugos al Taiwan
posttagmeze de la sama tago.
Tio estas la kvara fojo por Wu Poh-hsiung viziti la
ĉefteron de Ĉinio en unu jaro.
|