La 25-an de majo koncerna respondeculo de la Ŝtata
Statistika Buroo de Ĉinio diris, ke la dubo de rilata internacia
organizo pri la ekonomiaj donitaĵoj de Ĉinio estas senbaza. Mankas
seriozeco al la agmaniero de la internacia organizo.
Lastatempe la usona ĵurnalo Wall Street Journal kompilis
artikolon laŭ raporto de rilata internacia organizo dubantan pri
la ekonomiaj donitaĵoj de Ĉinio.
La respondeculo diris, ke la kreskado de la enlanda
totala produktovaloro estas sinteza rezulto de kreskado de investado,
konsumado kaj eksterlanda postulado. Laŭ unuapaŝa kalkulado, investado
kaj konsumado en la unua trimestro kune akcelis la enlandan totalan
produktovaloron je 6.3%, kaj eksterlanda postulado negative je 0.2%.
|