|
Milita manovro de KPDR
(foto farita de la Korea Centra Novaĵ-agentejo en la 5-a de
januaro 2009) |
Laŭ raporto de la Korea Centra Novaĵ-agentejo, la Korea
Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) anoncis, ke en la 25-a de majo
ĝi faris la duan nuklean provon. Rilate al tio la Ministerio de
Eksteraj Aferoj de Ĉinio deklaris jene:
Spite al ĝenerala opono de la internacia komunumo KPDR
faris la duan nuklean provon en la 25-a de majo, kaj tion firme
oponas la ĉina registaro.
Realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, oponi
nuklean proliferadon, kaj sekurigi pacon kaj stabilecon de nordorienta
Azio estas konstanta starpunkto de la ĉina registaro. Ĉinio forte
postulas, ke KPDR tenu la promeson pri sennukleigo kaj ĉesigu koncernajn
agadojn, kiuj ebligas malbonigi la situacion, kaj revenu al la vojo
por sesflanka intertraktado.
Sekurigi pacon kaj stabilecon de nordorienta Azio konformas
al la komunaj interesoj de ĉiuj flankoj. La ĉina registaro alvokas
ĉiujn flankojn sobre kaj dece trakti la aferon, kaj pace solvi la
problemon pere de interkonsiliĝo kaj dialogo. Ĉinio daǔre strebos
por tion efektivigi.
|