La 26-an de majo Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio
pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke invitite de Liu
Guijin, speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri la darfura
problemo, Scott Gration, speciala usona sendito pri sudana problemo,
nove nomumita de usona prezidento, faris viziton al Ĉinio en la
25-a de majo. La du flankoj esprimis deziron daŭre teni inter si
interkomunikadon kaj kontaktadon pri la sudana problemo kaj kune
solvi la koncernajn problemojn kiel eble plej baldaŭ.
|