Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio protestas kontraŭ intervidiĝo de danlandaj ŝtatoficistoj kun Dalai-lamao

La 30-an de majo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regulara gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pro tio ke danlandaj ĉefministro Lars Loekke Rasmussen kaj ministro pri eksteraj aferoj Per Stig Moeller respektive intervidiĝis kun Dalai-lamao en Kopenhago la 29-an de majo laŭ la loka tempo.

Qin Gang diris, ke la tibetaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio. Ĉinio firme oponas, ke Dalai-lamao iru al ĉiu ajn lando, je ĉiu ajn nomo por fari agadon secesii Ĉinion, kaj firme oponas kontaktiĝon de fremdlandaj politikaj gravuloj kun Dalai-lamao per ĉiu ajn maniero. Spite de multfoja serioza interkonsiliĝo, danlandaj ĉefministro Lars Loekke Rasmussen kaj ministro pri eksteraj aferoj Per Stig Moeller persistis en intervidiĝo kun Dalai-lamao, tio damaĝis ĉinajn kernajn interesojn kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Danlando. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj proteston kontraŭ tio.

La proparolanto diris, ke Ĉinio postulas, ke Danlando respektu la solenan starpunkton kaj zorgon de Ĉinio, observu la politikon pri "unu Ĉinio", korektu la malĝustan konduton pri tibetaj aferoj, forigu negativan influon, por konservi sanan kaj stabilan disvolviĝon inter Ĉinio kaj Danlando.