La 28-a de majo ĉi-jare estis la Drakboata Festo, tradicia
festo de Ĉinio. Fariĝinte laŭleĝa ferio en 2008, la tradicia festo
venigas la densan popolan kulturon.
La Drakboata Festo estas tago por memori Qu Yuan, ĉinan
antikvan poeton antaŭ du mil jaroj. En la jaro 2006, la Drakboata
Festo estis enlistigita kiel unu el la unuaj nemateriaj heredaĵoj,
kaj post tio, oni restarigis ĝiajn originalajn kulturaĵojn. Manĝi
zongzi-on (manĝaĵo el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn
foliojn), fari drakboatan konkurson, kanti antikvan operon estas
ĉefaj aktivadoj dum la festo.
|