Memore al Wenchuan-tertremo je unu-jariĝo foto-ekspozicio
pri savado post la tertremo inaǔguriĝis en stabejo de la Internacia
Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarka Societo en Ĝenevo, Svisio.
La ĉ. cent fotoj montris la humanecon, fratecon kaj
reciprokan helpon de la ĉina popolo kaj humanisman helpon de la
internacia socio en la katastrofo. Oni povas vidi la kortuŝajn scenojn,
ke la tutmondaj ruĝaj krucoj batalis kontraǔ la tertremo sub la
akordigo kaj organizado de la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco
kaj Ruĝa Lunarka Societo kaj la Ruĝa Kruco de Ĉinio.
Post okazo de la tertremo mondonacon kaj materialojn
egalantajn 19.1 miliardojn da juanoj kolektis la Ruĝa Kruco de Ĉinio,
organizoj de ruĝaj krucoj en Hongkong, Makao kaj Taiwan, internacia
federacio kaj ruĝaj krucoj de pluraj landoj.
|