Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉesu fumadon je unu horo

La 31-a de majo ĉijare estis la 22-a Monda Sentabaka Tago. Tiutage Ĉinio organizis publikan aktivadon "senfumado je unu horo" kaj alvokis, ke la 350 milionoj da fumantoj de Ĉinio ne fumu de la 17-a horo kaj 31 minutoj ĝis la 18-a horo kaj 31 minutoj.

La Monda Sentabaka Tago en la kuranta jaro temas pri "tabaka san-averto". Ĉinio estas la plej granda lando de produktado kaj konsumado de tabako, kaj ĉiujare proksimume miliono da homoj mortis pro malsanoj rilataj al fumado.