Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Usona financa ministro Timothy Geithner vizitas Ĉinion

La 31-an de majo Timothy Geithner, speciala reprezentanto de usona prezidento Barack Obama kaj usona financa ministro, atingis Pekinon kaj komencis sian 3-tagan viziton laŭ invito de Wang Qishan, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉina vicĉefministro.

Dum lia restado en Pekino, ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj Wang Qishan respektive intervidiĝos kun li.

Tio estas lia unua vizito al Ĉinio post lia ministriĝo de financo januare. La du flankoj ŝanĝos opiniojn pri la financa kaj ekonomia situacioj, kunlaboro kontraŭ la financa krizo, preparado por la nova strategia ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono kaj aliaj problemoj zorgataj de la du landoj.