La 3-a plena sesio de la 17-a Centra Disciplin-kontrola Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fermita en la 14-a de januaro
publikigis komunikon, kiu aranĝis la kontraŭ-koruptan kaj honestigan
taskon de la partio en 2009 en ok flankoj, kaj asertis, ke la partio
akiros konfidon de la popolo per novaj atingoj en konstruado de
la honesta laborstilo kaj kontraŭ-korupta batalo.
La sesio okazis de la 12-a ĝis la 14-a de januaro en
Pekino. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ Hu Jintao
faris paroladon en la sesio. Li diris, ke la partio senŝanceliĝe
fortigos konstruadon de la honesta laborstilo kaj kontraŭ-koruptan
batalon por liveri firman garantion al reformado, evoluado kaj stabileco.
|