Antaŭ la Internacia Infana Tago ĉina prezidanto Hu
Jintao vizitis ĉinajn kaj alilandajn geknabojn kaj faris festan
bondeziron al ili.
Hu
Jintao unue venis al la Elementa Lernejo Jushan en distrikto Haidian,
Pekino. 90% de la lernantoj tie estas gefiloj de kamparanaj laborantoj.
Hu Jintao ludis kune kun geknaboj kaj diris, ke oni devas liveri
edukan ŝancon al la gefiloj de kamparanaj laborantoj, por ke ili
sane kaj ĝoje kresku kiel urbaj geknaboj.
Poste Hu Jintao vizitis filion de la Internacia Lernejo
Fangcaodi. Inter la 1700 lernantoj troviĝas pli ol 700 alilandaj
lernantoj el pli ol 50 landoj.
|