Laǔ projekto de la Ĉina Agrikultura Ministerio pri
fiŝkapta moratorio, ekde la 12-a horo de la 1-a de junio ĉinaj maroj
Huanghai, Bohai kaj Donghai eniris en periodon de fiŝkapta moratorio,
kaj la fiŝkapta moratorio finiĝos la 1-an de septembro en Bohai
kaj Huanghai norde de latitudo 35°N, kaj la 16-an de septembro en
Huanghai kaj Donghai inter latitudoj 35°N kaj 26°30'N.
Post
praktikado de la projekto en la jaro 1995 la kaptokvanto de ĉefaj
fiŝspecoj en tiuj ĉinaj maroj iagrade altiĝis kaj la profito de
la fiŝkaptistoj evidente kreskis.
|