
La 2-an de junio ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi intervidiĝis
en Pekino kun Jacques Diouf, ĝenerala direktoro de la Organizo pri
Nutraĵo kaj Agrikulturo sub la Unuiĝintaj Nacioj. Ili interŝanĝis
opiniojn pri nutraĵa sekureco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la organizo.
Yang konigis ĉinan vidpunkton pri la monda nutraĵa
sekureco. Li diris, ke en la situacio de la internacia financa krizo,
disvolviĝantaj landoj alfrontas pli severan defion en la nutraĵa
sekureco, kaj la internacia socio devas kune strebadi. Ĉinio volas
intensigi sian kunlaboron kun la organizo kaj penadi por efektivigi
la nutraĵan sekurecon kaj la jarmilan disvolvan celon de UN.
Diouf admiris la pozitivan kontribuon de Ĉinio por
la nutraĵa sekureco, kaj konigis la proponon okazigi pintkunvenon
de la monda nutraĵa sekureco novembre en Romo. Yang esprimis, ke
la ĉina registaro subtenas la proponon.
|