La 3-an de junio inaŭguriĝis en Pekino la 11-a Ĉina
Internacia Mediprotekta Ekspozicio, kaj en ĝi partoprenas ĉ. 600
en- kaj eksterlandaj entreprenoj. Kun la temo "energi-ŝparo,
ellasaĵ-redukto kaj harmonia disvolvo", la ekspozicio sin lokas
en ses haloj, t.e. du haloj pri enlanda kontraǔpoluo, du internaciaj
haloj kaj du haloj pri energia ŝparo.
Dum la eksponado okazos prelegoj pri politikoj de mediprotekta
industrio, disvolvo de mediprotekta industrio, kunvenoj por prezenti
progresintajn teknikojn kaj produktaĵojn, teknikaj interŝanĝoj inter
en- kaj eksterlandaj entreprenoj, fakaj forumoj, intertraktoj k.a.
La ekspozicio estas unu el la agadoj por la 38-a Internacia
Media Tago, kiu okazas en la 5-a de junio. La ĉina temo por la ĉi-jara
Internacia Media Tago estas "agu por redukti poluon".
|