La 4-an de junio en Pekino ĉina prezidanto Hu Jintao
intervidiĝis kun malajzia ĉefministro Najib Tun Razak.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas bonaj najbaroj,
amikoj kaj partneroj; en la lastaj 35 jaroj post la establiĝo de
la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj la interrilatoj glate
disvolviĝas, reciproka vizito inter altranguloj de la du landoj
oftas, politika konfido plifortiĝas, ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj
senĉese vastiĝas.
Najib Tun Razak tute aprobas pozitivan taksadon de Hu
Jintao pri la interrilatoj. Li diris, ke Malajzio prenas Ĉinion
kiel sinceran amikon kaj kunlaboran partneron, kaj volas kune kun
Ĉinio antaŭenpuŝi la interrilatojn kaj regionan kunlaboron kaj fronti
kontraŭ la internacia financa krizo.
|