La 7-an de junio okazis en Tokio la dua ekonomia altrangula
dialogo inter Ĉinio kaj Japanio. La dialogon kune prezidis Wang
Qishan, ĉina vicĉefministro kaj estro de la ĉina delegacio vizitanta
Japanion, kaj Hirofumi Nakasone, japana eksterafera ministro kaj
estro de la japana delegacio.
La dialogo temis pri la monda ekonomio kaj financa
situacio, kunlaboroj pri komercado kaj investado, pri medio kaj
fueloj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj pri aliaj problemoj regionaj
kaj internaciaj. Post la dialogo ili okazigis gazetaran konferencon.
Oficisto
de la japana eksterafera ministerio diris, ke Japanio alte taksas
la dialogon kaj bonvenigas Wang viziti Japanion. En la lastaj jaroj
bone disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, precipe post
la vizito de ĉina prezidanto Hu Jintao al Japanio en majo de la
pasinta jaro. Oni akiris gravajn atingojn en la kunlaboroj en politiko,
ekonomio, kulturo kaj militaj aferoj.
Krom la dialogo, Wang faros viziton al la Japana Ekonomia
Federacio kaj interŝanĝos opiniojn pri vastaj aferoj kun personoj
el la japana ekonomia rondo.
|