La 5-an de junio la ĉina registaro publikigis la dokumenton
“Politikoj por Akceli Kreskon de la Biologia Industrio”.
La dokumento montras, ke rapida disvolvo de la biologia
industrio estas grava rimedo de Ĉinio por kapti strategian ŝancon
de la nova scienc-teknologia revolucio en la nova jarcento kaj por
ĉiuflanke konstrui la novigeman landon.
La dokumento postulas starigi plurajn grandajn translandajn
biologiajn entreprenojn, grandan nombron da mezgrandaj kaj malgrandaj
biologiaj entreprenoj kun propraj intelektaj proprietoj kaj plurajn
bazojn de la biologia industrio kun alta industria amaseco, forta
konkurenco kaj evidenta profesia labordivido.
|