La 6-an de junio stariĝis en Ŝanhajo munt-centro por
grandaj aviadiloj sub la Komerca Aviadila Limigita Kompanio de Ĉinio.
Naskiĝo de la centro montras ĝeneralan progreson de projektado,
esplorado, fabrikado, muntado kaj servado de la grandaj aviadiloj
al la konsumantoj.
La
centro estas bazita sur la Ŝanhaja Aviadila Limigita Kompanio, kiu
estas tutposeda filio de la Komerca Aviadila Limigita Kompanio de
Ĉinio.
La Ŝanhaja Aviadila Limigita Kompanio kun la registrita
kapitalo de du miliardoj da juanoj produktas aviadilojn kun la modelo
ARJ21 kaj grandajn pasaĝerajn aviadilojn.
|