La 15-an de januaro estis finkonstruita ŝtala strukturo
de la ĉefa konstruaĵo de la stacio Kunlun, la unua kontinenta scienc-esplora
stacio de Ĉinio en Antarkto, kaj samtempe enlokitaj en ĝi la 11
inĝenieraj kajutoj.
Por la ĉefa konstruaĵo de la stacio oni unue starigis
ĉeloke ŝtalan strukturon kaj kunmetis en ĝi kontenerajn inĝenieraĵojn,
ekster kiuj estas varmtena plato. Varmtenan platon havas ankaŭ la
internaj muroj de la konteneroj.
Post plenumo de la supre menciitaj laboroj oni ĝustigos
detalojn, kaj instalos eksterajn fenestrojn, protektajn platojn
kaj fenestro-framojn, fiksigos ses mil ŝraŭbojn...
|