Wang Songping, vicestro de la Turisma Buroo de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono, diris, ke de la kuranta jaro, turismo en Tibeto
restariĝas kun forta tendenco, kaj la nombro de turistoj kaj la
turisma enspezo ambaŭ kreis novan rekordon de la historio.
Laŭ statistiko de la tibeta turisma buroo, de januaro
ĝis aprilo ĉi-jare, Tibeto akceptis proksimume 220 milojn da turistoj
en- kaj eksterlandaj. Tiu ĉi nombro pli multas je 10% ol tiu en
la sama periodo de 2007, kulmina jaro tiuflanke.
|