Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Forumo pri netradicia sekureco de armeo

La 9-an de junio la unua forumo pri netradicia sekureco de armeo de la Asocio de Sudorient-aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko inaŭguriĝis en la Shijiazhuang-a Terarmea Komanda Instituto de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

33 delegitoj el la asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko ĉeestas la forumon. La temo estas "Interŝanĝo kaj kunlaboro pri netradicia sekureco inter armeoj de la asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko".

La 3-taga forumo celas fortigi esploradon pri netradicia sekureco, pliigi reciprokan konfidon, vastigi komunan konon kaj akceli la armitajn fortojn de la asocio kaj la tri landoj kune alfronti defion de minaco al netradicia sekureco.