Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio oponas, ke Parizo titolis Dalai-lamaon "honora civitano"

Ĉinaj studentoj en Francio kaj ĉinoj loĝantaj en Parizo protestas ĉe la Ejfelturo, ke la pariza magistrato titolis Dalai-lamaon "honora civitano".

La 9-an de junio Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj firman proteston kontraŭ tio, ke pariza urbestro Bertrand Delanoe, en la 7-a de junio, intervidiĝis kun Dalai-lamao kaj donis al li la titolon "honora civitano".

Qin Gang diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri la tibeta problemo estas klara, konsekvenca kaj firma. La problemo koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio, montras gravan politikan prizorgon de Ĉinio, strikte rilatas al la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio kaj rilatas al la nacia sento de la 1.3 miliardoj da ĉinoj. Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj firman proteston kontraŭ tio, ke Parizo, spite fortan oponon de Ĉinio, insiste donis al Dalai-lamao la tiel nomatan titolon "honora civitano".

Qin diris, ke la menciita aktivado de la pariza magistrato estas farso farita de kelke da politikistoj. Kvankam ĝi ne reprezentas ĉiujn parizanojn, tamen grave damaĝas la reputacion de Parizo en la koro de la ĉina popolo.

La proparolanto akcentis, ke Ĉinio postulas, ke Parizo juste taksu la opinion de la ĉina popolo, korektu sian eraron per praktika agado, ĉesigu ĉiujn kondutojn interveni en ĉinajn internajn aferojn, ne plu ofendu la ĉinan popolon, kaj kreu necesajn kondiĉojn kaj atmosferon por kunlaboroj inter Parizo kaj koncernaj ĉinaj urboj.