Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio plue prosperigos kulturajn aferojn de nacimalplimultoj

La 10-an de junio ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis regulan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. En la kunveno oni diskutis kaj principe aprobis "Kelkajn opiniojn pri plua prosperigo de kulturaj aferoj de nacimalplimultoj".

La kunveno montras, ke kulturaj aferoj de nacimalplimultoj estas grava konsistiga parto de la ĉina nacia kulturo. La ĉina registaro rapidigos konstruadon de publikaj kulturaj bazaj instalaĵoj de nacimalplimultoj kaj en la regionoj dense loĝataj de nacimalplimultanoj, oni disvolvos la aferojn de gazetaro, eldonado, radio, kino kaj televido, fortigos esploradon kaj protektadon de nacimalplimultaj kulturaj heredaĵoj.