Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Intervidiĝis Wang Qishan kaj Omurbek Babanov

La 10-an de junio intervidiĝis en Pekino ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj la kirgizia unua vicĉefministro Omurbek Babanov.

Wang Qishan esprimis gratulon pro sukceso de la oka kunveno de la ĉina-kirgizia komuna komisiono pri ekonomia kaj komerca kunlaboroj. Li diris, ke en la lastaj jaroj pliprofundiĝis ĉina-kirgizia politika reciprok-konfido kaj bone disvolviĝis ekonomia kaj komerca kunlaboroj. Li esperas, ke la du flankoj serĉos eblecon de gravaj kunlaboraj projektoj, plilarĝigos ekonomian kaj komercan kunlaborojn, kaj realigos reciprokan utilon kaj komunan gajnon.

Omurbek Babanov diris, ke la du landoj devas pliintensigi kunlaborojn inter si en ĉiuj kampoj kaj kune antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj.