La 13-an de junio oni elfosos por la tria fojo la kavon
n-ro unu de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la Maŭzoleo de la
Unua Imperiestro de Qin-dinastio. En 1985, oni faris elfosadon,
tamen tion haltigis pro teknikaj kaj ekipaĵaj problemoj.
En la 11-a de junio Zhou Kuiying, estro de departemento
pri kulturaj restaĵoj sub la Kultur-restaĵa Buroo de la provinco
Shaanxi, diris, ke nun tekniko por protekti kolore pentritajn terakotajn
objektojn jam pliboniĝas, kaj tio liveras necesan garantion por
la tria elfosado.
Li ankaǔ konigis, ke la elfosado celas koni la staton
de la malantaŭa parto de la kavo kaj nun estas malfacile antaŭdiri
la rezulton.
|