Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko difinis kampojn de mediprotekta kunlaboro

La 14-an de junio en Pekino, ministroj pri medio el Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko difinis la kampojn de mediprotekta kunlaboro en la estontaj kvin jaroj, ekzemple altigo de pri-media konscio, kunlaboro en mediprotektaj industrioj, preventado kaj regado de regionaj atmosfera kaj akva polucio.

La 13-an kaj la 14-an de junio okazis la 11-a konferenco de ministroj pri medio de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kaj la ministroj esprimis, ke la tri landoj volontas kapti la ŝancon, profundigi la kunlaboron, kune impulsi disvolvon de la regiona verda ekonomio kaj kune krei la verdan estontecon de la nordorienta Azio.

En la konferenco ĉina ministro pri mediprotekto s-ro Zhou Shengxian diris, ke en la antaŭa duonjaro, Ĉinio reduktis la ellason de ĉefaj poluciaĵoj, kaj la ellasa kvanto de kemia oksigena postulo kaj tiu de sulfura dioksido malleviĝis respektive je 4.42% kaj 5.95%.