Posttagmeze de la 14-a de junio, ĉina prezidanto Hu
Jintao veturis al Rusio por ĉeesti la 9-an konferencon de la konsilantaro
de ŝtatestroj de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj
la unuafojan intervidiĝon de la gvidantoj de Brazilo, Rusio, Hindio
kaj Ĉinio, kaj fari ŝtataferan viziton al Rusio.
Poste Hu Jintao faros ŝtataferan viziton ankaŭ al Slovakio
kaj Kroatio.
Intervjuate, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Li
Hui diris, ke Ĉinio esperas, pere de la vizito, profundigi la tradician
amikecon kaj praktikan kunlaboron kun la vizitotaj landoj, kaj kune
rezisti defion de la internacia financa krizo.
|