Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

200 alilandaj universitatoj favoras ĉinajn studentojn

La 15-an de junio raportisto informiĝis el la 6-a Pekina Internacia Eduka Foiro okazanta en Pekino, ke pli ol 200 alilandaj universitatoj kaj institucioj el 25 landoj kaj regionoj sinsekve publikigis favoran politikon por altiri al si ĉinajn studentojn.

Usono, Kanado, Britio kaj aliaj 2 landoj sinsekve altiras al si ĉinajn studentojn per pliigo de la nombro de akceptitaj studentoj kaj altigo de proporcio por vizo-akiro.

En 2008 ĉirkaŭ 180 mil ĉinaj studentoj veturis eksterlanden por lernado kaj inter ili pli ol 160 mil studentoj mem lernopagis.