La 14-an de januaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis
regulan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kiu principe
sankciis la projekton por reguligi kaj revigligi la industriojn
aŭtan kaj ferŝtalan.
La kunveno decidis, ke en la venontaj tri jaroj, la
centra financo disponigos specialan kapitalon de dek miliardoj da
juanoj por subteni entreprenojn en teknika renovigado kaj en produktado
de nov-fuelaj aŭtoj kaj ties akcesoraĵoj.
|