Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Malsukceso de aĉeto de Rio Tinto fare de Ĉina Aluminia Kompanio ne influos kunlaboron inter Ĉinio kaj Aŭstralio

La 15-an de junio en Pekino Yao Jian, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Komerco, diris, ke malsukceso de kunlaboro inter Ĉina Aluminia Kompanio kaj Limigita Kompanio Rio Tinto ne influos ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

La Ĉina Aluminia Kompanio estas la plej granda entrepreno de nefera metalo en Ĉinio kaj la Limigita Kompanio Rio Tinto estas unu el la tri grandaj provizantoj de fererco en la mondo. Laŭ interkonsento, subskribita de la du flankoj en la lasta februaro, per 19.5 miliardoj da usonaj dolaroj la Ĉina Aluminia Kompanio aĉetos akciojn de Rio Tinto. Sed komence de junio, direkcio de Rio Tinto decidis nuligi rekomendon de duflanka negoca projekto kaj tio kaŭzis malsukceson de la kunlaboro.