La 9-a konferenco de la konsilantaro de ŝtatestroj
de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazis en la
rusa urbo Yekaterinburg la 15-16-an de junio. La ĉeestantoj subskribis
la deklaracion de Yekaterinburg, kontraŭterorisman konvencion kaj
aliajn gravajn dokumentojn, kaj publikigis la komunan komunikon.
En sia parolo, ĉina prezidanto Hu Jintao multe taksis
la fruktojn akiritajn de la organizo, kaj proponis al la membrolandoj
fortigi politikan interfidon, plivastigi kulturan interfluon, intensigi
kunlaboron en ekonomio kaj tiun en sekureco.
Rusa prezidento Dmitry Medvedev diris, ke diversaj flankoj
devas fortigi kunlaboron, efektivigi la komunan konon atingitan
en la londona pintkunveno de G-20 kaj kune bati terorismon.
|