Lastatempe raportisto vidis ĉe la limo de dezerto Tengger
kaj sablejo Mu Us, ke la antaŭe sabloplena dezerto fariĝis verda
oazo. Lokanoj kulturas fruktarbojn kaj legomojn per forcejoj kaj
multaj urbanoj aŭtas tien por aĉeto.
Tio ĝuste profitas de la programo pri ŝirma forsto,
ekpraktikita en 13 provincoj kaj regionoj en la nordokcidenta, norda
kaj nordorienta partoj de Ĉinio antaŭ 30 jaroj.
|