Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina taĉmento atingis Gabonon

Vespere de la 16-a de junio la ĉina taĉmento, kiu partoprenos en la koalicia agado de la humanisma kuraca helpado "Paca Anĝelo 2009", organizita de Ĉinio kaj Gabono, atingis Gabonon.

Ĉina kaj gabona armeoj unuafoje okazigas tiun ĉi koalician agadon pri kuracado. La agado komenciĝis la 17-an de junio en la provinco Ogooue-Ivindo de Gabono, kaj ĝia ĉefa enhavo estas faka ekzercado, savhelpa manovrado kaj kuraca helpado. La ĉina taĉmento konsistas el 66 homoj. La koalicia agado faros humanisman kuracan savadon, liveros senpagan kuracadon al lokaj popolanoj kaj donos teknikan trejnadon al lokaj kuracistoj.