La 17-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa
prezidento Dmitry Medvedev, en Moskvo, faris interparolon kaj kune
ĉeestis la kunvenon celebre al la 60-a datreveno de la establiĝo
de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.
Dum sia interparolado Hu Jintao emfazis, ke la ĉina-rusa
strategia kunlabora partnereco havos pli belan estontecon, se la
du landoj tenos la ŝancon kaj komplete profundigos la strategian
kunlaboron.
Li akcentis, ke retrorigardinte la disvolvan vojon de
la rilatoj inter la du landoj en la pasintaj 60 jaroj oni povas
ricevi kvar inspirojn: unue, nur konfido kaj sincereco povas senĉese
profundigi la politikajn rilatojn inter la du landoj; due, nur respekto,
egaleco kaj reciprok-utilo povas realigi kunajn disvolviĝon kaj
prosperon; trie, nur interkompreno, reciproka subteno kaj apogo
unu sur la alia rilate al problemoj pri kernaj interesoj povas efike
protekti proprajn fundamentajn interesojn; kaj kvare, nur la maniero
serĉi komunajn punktojn kaj flankenlasi diferencojn povas garantii
longtempan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj.
Dmitry Medvedev diris, ke fronte al la internacia financa
krizo la du landoj devas plifortigi la kunlaboron en la duflanka
kaj plurflanka framoj kaj kune respondi al la defio de la financa
krizo. Li emfazis, ke Rusio multe atentas disvolvon de la rilatoj
kun Ĉinio kaj proponas profundigi la politikan kunlaboron, ekspansiigi
la komercan kunlaboron, akcente disvolvi kunlaborojn inter diversaj
lokoj, precipe inter landlimaj regionoj de la du landoj, intensigi
la komunikadon kaj kunlaboron sur la internacia scenejo, plifortigi
la kunlaboron inter regionaj kaj gravaj internaciaj organizoj kaj
studi novan manieron de la kunlaboro.
Post la interparolo ili ĉeestis la ceremonion por subskribado
de dokumentoj pri kunlaboroj inter la du landoj, kaj la du landoj
publikigis komunan deklaron pri la interparolo inter la du ŝtatestroj.
Vespere de tiu ĉi tago en Kremlo la du ŝtatestroj ĉeestis
la ceremonion de la premio por elstara kontribuo al la 60-a datreveno
de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.
Poste ili iris al la Nacia Teatro de Rusio por ĉeesti la kunvenon
celebre al la 60-a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj
inter la du landoj.
|