Sankciite de la Ŝtata konsilantaro, la 20-an de junio
la Financa Ministerio de Ĉinio kaj Ŝtata Administracio pri Impostado
faris gravan reguligon al la politiko pri imposto de tabakaj produktoj.
Altiĝis ne nur la konsuma imposto en la produktado de tabako, sed
ankaǔ laǔpreza imposto en pogranda vendo de cigaredoj je 5%. La
celo de tiu reguligo estas regi fumadon kaj pliigi impostajn enspezojn.
Li Ling, profesoro de la esplora centro pri ekonomio
de Ĉinio sub la Pekina Universitato, konigis, ke en la rimedoj alprenitaj
de diversaj landoj en la mondo por regi fumadon, altigi imposton
estas unu el la plej efikaj, ĉar la prezo de tabako estas ĉefa faktoro
influanta la konsumadon de tabakaj produktoj en mallonga periodo.
Post altiĝo de la imposto la nombro de junuloj, neplenaĝuloj kaj
homoj kun malalta enpezo, kiuj ĉesigos fumadon aǔ malmulte fumos,
duoble aǔ trioble plialtiĝos ol tiu de aliaj fumantoj.
|