La 19-an de junio 30 veteranaj kuracistoj estis elektitaj
kiel ŝtatnivelaj majstroj de la tradicia ĉina medicino. Ili en la
aĝo de pli ol 74 jaroj fariĝis la unuaj majstroj de la tradicia
ĉina medicino post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.
"Majstro de la tradicia ĉina medicino" estas
la plej alta honoro, donita de la ĉina registaro al specialistoj
de la tradicia ĉina medicino. La elektado iris laŭ tre rigora kriterio.
La elektitoj kun teorie rimarkindaj sukcesoj devas sin dediĉi al
la tradicia ĉina medicino pli ol 55 jarojn .
|