D-ro
Hans Troedsson, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano en Ĉinio,
diris en la 20-a de junio, ke la disvastiĝa rapideco de la gripo
A/H1N1 sur la ĉina ĉeftero plirapidiĝas kompare kun tiu en la antaǔa
periodo, tamen la epidemio ankoraǔ restas en "malrapida altiĝa
periodo". La rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro por preventi
kaj regi la gripon estas pozitivaj kaj efikaj.
Hans Troedsson diris, ke kvankam la Monda Organizo
pri Sano anoncis altigi la avert-nivelon de la gripa epidemio de
la 5-a grado al la 6-a grado, tamen diferencas ĝia disvastiĝo en
malsamaj landoj. Ĉinio havas 300-400 konfirmitajn kazojn , kaj la
nombroj de novaj konfirmitaj kazoj ĉiutage stabile kreskas, kaj
ne aperis "subita kresko", tial la disvastiĝo de la epidemio
en Ĉinio restas en malalta nivelo.
Li atentigis, ke kvankam la disvastiĝo de la gripo A/H1N1 malrapide
kreskas en Ĉinio, kaj neniu mortis pro la malsano ĝis nun, tamen
la gripo estas speciala kombino en geno, kaj oni malfacile antaǔvidas
ĝian influon al la homaro, tial oni devas neniom malstreĉi la singardemon,
kaj devas daǔre altigi la konon kaj singardecon de la publiko pri
la epidemio.
|