Inspektante pac-defendan trupon de UN en Libano, Ban
Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, vizitis la 17-an de januaro
inĝenierajn armeanojn de la pac-defenda trupo de Ĉinio, minbalaantajn
ĉe landlimo inter Libano kaj Israelo.
Akompanate de estro de la pac-defenda trupo de UN,
Ban Ki-moon aŭskultis sur la minbalaa kampo raporton de Li Yuanxiang,
estro de ĉina sapeista bataliono, pri minbalaa situacio.
Ban Ki-moon diris al armeanoj de la pac-defenda trupo
de Ĉinio: "Via laboro estas danĝera kaj la areo de via minbalaa
loko estas granda, do vi faris gravan kontribuon al la mondpaco."
|